Talk:Meetups/Esperanto/Report

From Wikimania 2016 • Esino Lario, Italy

Rimarkoj

@Lingveno, Blahma, Psychoslave, KuboF, Nemo bis: Saluton uloj! Mi ĝojas, ke la renkontiĝo estis tiel profitplena! Mi volas rimarki kelkajn aferojn: pri la Vikiversitato, tio estas bonegegega ideo, kaj mi pensas, ke ni profitus se ni parolus kun Dennis O'Keefe, ĉar li instruis esperante en ĉina universitato kaj eble povus doni lernaĵojn libere. Katalina Kováts kaj sia Poznana kurso ankaŭ estus bonega aldono al nia strebado :)

Ankaŭ indas memori, ke la fama brazila kurso estas sub GPLv3, do ni povas ankaŭ uzi ĝin en nia Vikiversitato :)

Pri ZEO-j, mi parolis kun KuboF pri tio antaŭe, bv. vidu ĝin. Mallongdirante, mi pensas, ke estus bona ideo paroli kun uloj ĉe UEA por doni al ZEOj unikajn identigilojn, pro ke ni povu krei econ ĉe Vikidatumoj pri ZEOj, kaj tiel, pli bone kontroli ilin. NMaia (talk) 02:05, 2 August 2016 (UTC)[reply]