Meetups/Esperanto/Report

From Wikimania 2016 • Esino Lario, Italy

La renkontiĝon partoprenis Lingveno, Blahma, Psychoslave kaj KuboF kun observado de Nemo bis. Volis partopreni ankaŭ Telaneo, sed fine ne sukcesis.

Esperanto kaj Libera Scio kiel Faka organizo de la Fondaĵo Vikimedio

Lingveno kontrolis postulojn por iĝi Faka organizo de VMF kaj konstatis, ke ELiSo povas eniri procezon por esti agnoskita. Estis ĝenerala subteno, sed pluraj aferoj (statutoj, strukturo, loko de registriĝo ktp) devas esti interkonsentitaj. La agnoska procezo kutime daŭras ĉirkaŭ duonjaron.

Vikiversitato

Psychoslave jam kunlaboras kun Akademio Internacia de Sciencoj pri republikigado de iliaj kurson en Vikiversitato. Simila kunlaboro povas esti starigita kun la Universitato de Esperanto.

Propra agado

Viki-printempo

Lingveno organizis Viki-printempon 2016 en la Esperanta Vikipedio. La konkurson en la Esperanta Vikipedio eblus reorganizi en 2017. Aldone, eblus kunlabori kun landaj Esperantaj organizoj por iel specife subteni Esperantan temaron en diversaj lingvoj (kiel tio okazis en Slovakio).

Vikio amas ZEOjn

Utiligante strukturon de sukcesaj konkursoj kiel “Vikio amas monumentojn” kaj “Vikio amas teron” pripensas ELiSo organizi konkurson pri Zamenhof-Esperantaj objektoj. Dume restas problemo, ke ZEOj ne estas bone listigitaj, ne havas identigilon kaj estas neniu instanco, kiu ilin oficiale prizorgadus. Post solvo de tiuj problemoj tamen povus okazi konkurso pri ilia fotado. KuboF kun E@I jam iame pripensis la aferon, sed dume ĝin neniu realigis. Nun volontulas Lingveno por prizorgi la listojn kaj Blahma por teĥnike helpadi.

Esperanto125

Esperanto125 celas informi ĝeneralan publikon pri Esperantaj temoj pere de diverslingvaj Vikipedioj. Pri la projekto kunlaboras ELiSo kaj TEJO; nuntempe KuboF gvidas la projekton kiel volontulo de TEJO. Simila, malpli strukturita agado nuntempe okazas en Telegrama grupo de ELiSo.

Subtenado de aliulaj agadoj

ELiSo havas bonajn oportunojn por kunlabori kun aliancanoj. En la Esperanta movado ni havas fortajn konektojn al diversaj landaj kaj fakaj asocioj; en Vikimedia movado simile. Aldone, danke al nia natura diasporeco, niaj konektoj estas tutmondaj. Eblaj kunlaboroj povas esti subtenado de plurlingvaj Vikipediaj konkursoj (ekz. pri Hispania naturo) tiel, ke partoprenantoj kontribuadu al Esperantlingvaj Vikimediaj projektoj aŭ konsulti kun organizantoj aldonon de Esperantaj temoj al antaŭdifinitaj listoj por konkursoj. Ĉiuokaze, bonus pli reklami iniciatojn de aliaj grupoj.

Azia monato

Lingveno organizis Azian monaton en Esperanta Vikipedio en 2015. Eblus la konkurson organizi denove en 2016 kaj aliĝi al similaj iniciatoj pri aliaj mondopartoj.

Esperanto-kursoj dum Vikimediaj renkontiĝoj

Estis proponitaj E-kursoj dum Vikimediaj renkontiĝoj. Pri tio ni parolis tre malmulte kaj mi ne havas pliajn notojn… Lingveno, ĉu eble vi memoras ion pli?

Liberaj E-kursoj

Ekzistas iuj kursoj de Esperanto, kiuj estas liberaj. Bonus ilin publikigi en Vikimediaj projektoj. Aliflanke, estas homoj, kiuj lernis Esperanton pere de Vikilibroj kaj tial ne malbonus subteni kreadon de Vikilibraj kursoj pri Esperanto.

Aliaj

Estis propono fari konkurson en la Esperanta Vikipedio pri tradukado de alilingvaj elstaraj artikoloj. Neniu volontulo kandidatiĝis por organizado dume.

Kiel duon-amuza esploro volas Blahma kalkuli kvanton de Esperantaj ĉapelitaj literoj en neesperantaj Vikipedioj :-)

Laste, sed ne lastrange, venis propono havi Esperantan maskoton dum Vikimediaj renkontiĝoj (simila al Pepo de TEJO kaj Wendy de Free Knowledge Advocacy Group EU). Ni supozeble estus eĉ pli interesaj :-)

Fina noto

Tiel finiĝas mia mallonga raporteto. Pluraj aferoj estas pluparolendaj kaj pluraj ideoj estis tuŝitaj nur flanke. Laŭ mia percepto, ELiSo devas renkontiĝadi pli ofte, almenaŭ rete. --KuboF (talk) 22:18, 31 July 2016 (UTC)[reply]